Jeromo,

mia nomo estas Tulio Flores, el Brazilo, kaj mi kontribuas en ReVo tradukante al la Portugala lingvo.

Mi havas du demandojn al vi:

1) Mi cxiam konsultas la menueron “novaj artikoloj”, kaj mi cxiam profitas el la aperintaj kontribuoj por aldoni la korespondan Portugalan vorton.

Kelkfoje okazis, ke mi aldonis la tradukon, sed gxi ne aperis en la posttaga raporto de sxangxitaj artikoloj. Mi provas duan fojon, kaj tiam la traduko aperas. Kial tio okazas?

2) En la hodiauxa menuero aperis la vorto “ugviso”, birdeto al kiu vi donis la latinan nomon “Cettia diphone”. Konsultante Guglon, mi ne trovis portugalan nomon por gxi, sed por la familio “silviedoj”, la traduko en la Portugala estas “silviídeos”. Mi trovis en la plej nova portugallingva vortaro du popularajn nomojn de specioj de tiu familio (en Brazilo ili estas “balança-rabo” (sen la latina nomo) kaj “bico-assovelado” (latine: Ramphocaenus melanurus) , kaj kelkajn el la t.n. “Malnova Mondo” (esprimo de la vortaro). La latinaj nomoj de la subspecio “silviíneos” (mi ne konas la Esperantan nomon por tiu subspecio) : “Acrocephalus scirpaceus” (en Portugalujo nomata “chiadeira” aux “felosa” kaj pluraj aliaj nomoj). Cxu vi povas doni al mi fonton por sercxi la gxustan tradukon por “Cettia diphone”?

Antauxdankon,

Tulio Flores

 



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




YAHOO! GROUPS LINKS




No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.5/322 - Release Date: 22/04/2006

Rispondere a