> Kelkfoje okazis, ke mi aldonis la tradukon, sed gxi ne aperis en la posttaga
> raporto de sxangxitaj artikoloj. Mi provas duan fojon, kaj tiam la traduko
> aperas. Kial tio okazas?
eble wolfram respondus pli bone. kutime la redaktajxoj de la tago envortarigxas
cxirkaux la 19a horo en euxropo, do eble la 14a cxe vi. postaj sendajxoj aperos
nur en la sekva tago. tio povas esti kauxzo de via atendado.
> 2) En la hodiauxa menuero aperis la vorto "ugviso", birdeto al kiu vi donis
> la latinan nomon "Cettia diphone" ...
> Cxu vi
> povas doni al mi fonton por sercxi la gxustan tradukon por "Cettia diphone"?
iujn nomojn mi trovis cxe "avibase"
(http://www.bsc-eoc.org/avibase/avibase.jsp). bedauxrinde tie ne estas
proponata traduko en la portugala ecx por la genro "cettia" entute. sercxo de
"cettia diphone" en portugalaj retpagxoj ne donas utilajn rezultojn, sed sercxo
per "uguisu" montras, ke unu ebla traduko estas "japana najtingalo" (ekzemple en
http://www.man-pai.com/Sala4/emb001.htm). similan tradukon mi legis ankaux en
kelkaj franclingvaj pagxoj. do se vi ne trovas ion pli bonan en ia faklibro,
eble vi povas preni cxi tiun.
(nu, ecx se mankas traduko de "ugviso", vi certe havas ankoraux suficxe grandan
laboron pri pli banalaj vortoj.)
amike.
jxeromo
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
