Bertilo:
>Sergio:
>
> > >En la 3a OA aperas la jeno:
>
> > >   Navigaci/  navigation - navigation - Schiffahrt, Navigation -
> > >   navegacion - navigac,ao - navigazione - nawigacja.
>
> > > (La lingvoj estas la Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala,
> > > Itala kaj Pola.)
>
> > Tamen gxuste la indiko de aparta vorto por "sxipiro" atestas, ke la
> > koncerna signifo estas fremda al la vorto germana.
>
>Jes. Sed ghia cheesto en 3OA klare montras, ke oni konscie kaj intence
>oficialigis por NAVIGACI/ ambau signifojn.

Gxuste. Konscie kaj intence, sed eble erare flanke de tiu, kiu enkondukis
la germanan tradukon...

>Tamen mi spontante emas samopinii kun Sergio, ke tio estas tre
>bedaurinda. Estus pli bone, se NAVIGACI/ ne estus egala al NAVIG/.

Ankaux min la situacio gxenas. Estas du solvoj: tiu de PIV (arhxaigo de
NAVIGACI, sinonimigo de NAVIG kaj NAVIGACI) kaj tiu de Sergio (apartigo de
la signifoj de NAVIGACI kaj NAVIG). Necesas pedante pesi la konsekvencojn
de cxiu el la solvoj kaj trovi argumentojn. En la diskuton eniru ankaux la
eblecoj diri "sxipirado" kaj "kursodetermino"...

>Mi ne scias, chu nun eblus rekomendi, ke ghi havu pli limigitan
>signifon, kaj chu eble ech la Akademio povus shanghi la oficialan
>signifon tiudirekte. Esplorinde.

Jes, esplorinde. Eventuala malkohereco de la oficialaj tradukoj helpus
konduki al reviziado de la oficiala signifo.

Marc





retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a