Je 5/3/06, mjb0:

...

> Cxu vi certas, ke la pola "nawigacja" enhavas ankaux la signifon
> "sxipirado" (por kiu jam ekzistas "z.egluga", "z.egalarstwo")? Mi
> demandas, cxar bedauxrinde ne povas kontroli en vortaro nun. La
> demando tamen estas grava, cxar se evidentigxas, ke la pola ne
> posedas tiun cxi signifon, la tradukoj donitaj en la 3a OA estus
> malkoheraj, kio pravigus eventualan korekton.

Jes.  La vortaroj indikas la sxipiran signifon kiel la duan, kvankam
almenaux unu markas gxin kiel evitindan (arkaikan).

Vidu, en la pola multaj opinias ke "Kio estas latina per tio mem nepre
estas bona", kaj tial kopias en la vortaron cxion latinan.  Kaj estas
homoj kiuj opinias uzadon de tiaj latinajxoj marko de rafinita klero.

Interalie, vi povas konsulti vortaron de tia pedanto:
http://www.slownik-online.pl/kopalinski/e83de1af8186e0924125656d00008d7d.php

>>La sxipira signifo estas ege malpli internacia, kaj havas kromsencojn
>>kiujn franco probable ne rekonos: temus ne tiom pri "sxipirado", kiom
>>pri "sxipira sezono"; en la Okcidenta Euxropo tio probable ne
>>aktualas, cxar la riveroj kaj maroj tie ne glaciigxas.

> Internacieco estas relativa nocio... Se cxiuj latinidaj lingvoj kaj la
> angla konas tiun cxi signifon, malfacile aserteblas, ke gxi estas ege
> malpli internacia. Sed tio ne estas la kerno de la problemo.

Ni havas "sxipiri" (aux simple "sxipi"), kiuj strukture identas kun
"navigare", kaj faras "navigi" malnecesa komplikajxo.  Tamen mankas
vorto por la signifo germana-rusa.

En la rusa (kaj en la germana, en la pola) estas simile: ekzistas
hejma vorto por "sxip(ir)i", kaj "navigacio" estas pruntita gxuste por
la mankanta senco.  Tial por multaj la nelatinidaj lingvoj gxuste tiu
senco estas la sola internacia.

Alivorte, en cxiu lingvo pruntinta "navigacio"n, tiu vorto nepre havas
la sencon "kursodeterminado".  Sed ne cxiu lingvo havanta "navigacio"n
atribuas al gxi la signifon "sxipiri".

...

> La citita frazeto espereble estis suficxe prudenta... NAVIG kaj
> NAVIGACI sendube estas paronimoj, cetere el la plej acxa tipo: nome
> ili havas la saman etimologion, do ambaux klare referencas al sxipoj
> (NAV), sed ial oni specialigas la duan por io, kio ne plu rilatas al
> sxipoj.

Ili NE klare referencas sxipojn.  Por ruso aux cxio tio neniel
evidentas.  "Navigacija" estas simple neanalizebla briko, kaj
"navigirovat'" en la rusa ne ekzistas (nek en la pola aux cxehxa, kiom
mi scias).

...

> Do bone. Se ni havus samgradan certecon pri "nawigacja" ni povus
> aserti, ke la tradukoj ne estas inter si koheraj.

Bedauxrinde ili estas kohere malutilaj.

>>Mi opinias malbona trudi al Esperanto tiun mallogikan kaj
>>neinternacian konfuzon.

> Mi principe konsentas kun vi, sed ni ne estas liberaj korekti la
> lingvon lauxplacxe.

Nu, cxiun lingvon oni iom korektas.  Ankaux la Akademio iam korektas
siajn decidojn.

...

> Konsentite, sed restas por mi gxena la paronimeco
> NAVIG/NAVIGACI. Gxi klare montras, ke la "gxusta" signifo de
> "navigacio" devenas de tiu apudmara kulturo, sed aliflanke gxi
> kvazaux neas tiun cxi devenon...

Samkiel cxe "geometrio".  Cxu vi volas atribui al gxi la sencon
"termezurado"?

> La sinteno de la rusa, pola, germana estas tute kohera: ili
> prunteprenis la latinan terminon en speciala signifo, kaj uzas
> prefere hejman terminon por sxipirado, sed uzi dufoje la saman
> etimologian radikon por du diversaj signifoj estas malagrable.

Atentu ke la superflua vorto "navigi" estas neoficiala.  Eble gxuste
tial, ke nur "navigacio" (en la senco germana) estas bezonata.

> Pli placxa por mi estus specialigo de NAVIGACI kiel vi proponas, kaj
> arhxaikigo de NAVIG favore al SXIP/IR/o, SXIP/VETUR/o aux ecx
> SXIP/AD/o.

Konsentite.

--
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a