Bertilo:
>Marc:
>
> > Kiel anoncite cxi-sube mi akiris kopion de la "Provo de marista
> > terminaro" el 1908 cxe Biblioteko Hodler. Temas pri zorge farita
> > libro, temanta pri multaj aspektoj de la marista profesio kaj
> > provizita per belaj ilustrajxoj.
> > Entute tre valora historia dokumento, kiun ne eblas neglekti en
> > moderna terminologia laboro en tiu cxi kampo.
>
>Prave (kvankam la provo enkonduki la literon W en Esperanton iomege
>makulas tiun verkon).

Certe. Sed gxenerale la lingvajxo estas pli bona, ol mi atendis,
konsiderante, ke la posta verko de Rollet (Fundamenta Scienca Terminaro,
1931) enhavis suficxe multajn lingvajn erarojn.


> > Mi disponigas gxin en elektronika formo (laux formato multpagxa TIFF)
> > cxe:
>
> >          http://perso.wanadoo.fr/kursoj1/MaristaTerminaro.tif
>
>Bonege. Bedaurinde via multpagha TIFF-dosiero montrighis granda
>defio por mia Linuksa programaro. Chiuj programoj, kiuj pretendas
>kapabli legi tiajn dosierojn, au kolapsis au plendis pri "unknown
>field with tag 37680 (0x9330) encountered". Sed finfine tamen
>"qfaxreader" povis eksporti la tuton kiel aron da grandegaj
>JPEG-bildoj, kiujn mi poste povis rigardi.

Provante malgrandigi la dosieron mi transformis gxin al PDF-formato, kio
supozeble estas pli linuks-amika, sed la grando egalis, do mi alsxutis nur
la TIFF-an version.

> > Atentu, gxi estas tre granda (38 Mbo) kaj ne restos tie longan
> > tempon.
>
>Mi povas meti ghin en mian TTT-ejon (iaforme...). Tie ghi kredeble
>povos gasti longe.

Dankon pro la propono. En la alia diskutlisto Renato proponis, ke la
dosieron gastigu la TTT-ejo de TEC. Ni vidos.

Kore,

         Marc




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a