Dmitri:
>Thu, 01 Jun 2006 19:38:35 +0200, [EMAIL PROTECTED] писал(а):
>
> > Sebastian:
> >>t.n. 'tag' (mi ne konas la esperantan vorton).
> >
> > Marko. Vd
>
>«Etikedo» — laŭ «Komputada Leksikono» de Sergio. Miaopinie,
>«marko» malpli
>bone taŭgas, ĉar «marko» estas io unuopa, sed, almenaŭ, XML postulas, ke
>etikedoj estu ĉiam paraj: unu malferma kaj unu ferma.

Certe ne eblas revi, ke ekzistu unueco pri tia termino, sed via argumento
kontraux "marko" ne konvinkas. XML-aj markoj funkcias kiel krampoj kaj mi
sentas neniun gxenon nomi krampon marko.

Male mi perceptas, ke "etikedo" estas afero unika: oni alkrocxas unu
etikedon al difinita artiklo kaj skribas sur gxin la ecojn de tiu artiklo.
Tiu cxi metaforo laux mi ne redonas gravan rolon de tiaj objektoj, nome
marki la komencon kaj la finon de XML-a elemento, do iel servi kiel
"skatolo" por gxi.

Cetere se ne havus sencon diri, ke markado de teksto konsistas en enmeto de
markoj, mi ne komprenus, kial oni nomas tiun agon "markado".

Marc



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a