Marc:

> Dmitri:

> >«Etikedo» — laŭ «Komputada Leksikono» de Sergio. Miaopinie,
> >«marko» malpli
> >bone taŭgas, ĉar «marko» estas io unuopa, sed, almenaŭ, XML postulas, ke
> >etikedoj estu ĉiam paraj: unu malferma kaj unu ferma.

> Certe ne eblas revi, ke ekzistu unueco pri tia termino, sed via argumento
> kontraux "marko" ne konvinkas. XML-aj markoj funkcias kiel krampoj kaj mi
> sentas neniun gxenon nomi krampon marko.

Ankau mi ne komprenas tiun argumenton. Chiun elementon kun enhavo oni
markas per komenca marko kaj per fina marko. Chiu el tiuj markoj estas
marko.

Cetere XML-aj markoj tute ne devas chiam esti paraj. Ekzistas
elementoj sen enhavo, kaj en tiaj okazoj povas esti nur unu sola marko
(kiu samtempe markas kaj la komencon kaj la finon de la elemento).
Ekzemplo de tio estas "img"-elementoj en XHTML.

> Male mi perceptas, ke "etikedo" estas afero unika: oni alkrocxas unu
> etikedon al difinita artiklo kaj skribas sur gxin la ecojn de tiu artiklo.

Jes. Efektive se oni volas tiele argumenti, "marko" venkas.

> Tiu cxi metaforo laux mi ne redonas gravan rolon de tiaj objektoj, nome
> marki la komencon kaj la finon de XML-a elemento, do iel servi kiel
> "skatolo" por gxi.

Eble en la origina argumentado iel fantomas la oftega miskompreno, ke
la tuto (komenca marko + enhavo + fina marko) estas unu "tag".

> Cetere se ne havus sencon diri, ke markado de teksto konsistas en enmeto de
> markoj, mi ne komprenus, kial oni nomas tiun agon "markado".

Tre oportunas, ke la mallongigon HTML oni povas klarigi kiel
"HiperTeksta MarkLingvo".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a