Marc:

...

> Certe ne eblas revi, ke ekzistu unueco pri tia termino,

Kial ne?  En naciaj lingvoj cxi tio kaj eblas, kaj dezirindas.

> sed via argumento
> kontraux "marko" ne konvinkas. XML-aj markoj funkcias kiel krampoj kaj mi
> sentas neniun gxenon nomi krampon marko.

Mi konsentas, ke tio estas afero pure konvencia.

> Male mi perceptas, ke "etikedo" estas afero unika: oni alkrocxas unu
> etikedon al difinita artiklo kaj skribas sur gxin la ecojn de tiu artiklo.

Jes, cxi-rilate ne estas granda diferenco inter la du terminoj.  Oni povas havi
plurajn markojn -- kaj oni povas havi plurajn etikedojn.  Oni povas
havi diversspecajn
etikedojn -- kaj oni povas povas havi diversspecajn markojn.

> Tiu cxi metaforo laux mi ne redonas gravan rolon de tiaj objektoj, nome
> marki la komencon kaj la finon de XML-a elemento, do iel servi kiel
> "skatolo" por gxi.

Ambaux metaforoj estas egale (mal)bonaj.  Neniu el ili entenas ideon pri ingado,
"marko" neniom pli (aux malpli) ol "etikedo".  Marko mem povas
prezenti diversajn
informojn; kaj "etikedo" estas portilo de diversaj surskriboj.

> Cetere se ne havus sencon diri, ke markado de teksto konsistas en enmeto de
> markoj, mi ne komprenus, kial oni nomas tiun agon "markado".

"Markado" estas nur unu funkcio de la etikedoj.  Por hiperteksto multe pli grava
funkcio estas referencado.

La kritiko de Marc estas egale bone aplikebla al la angla originalo;
kaj gxuste pro la
originalo mi preferas la tradukon "tag" = "etikedo" (kontraste al
"label" = "marko").

--
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a