--- Tulio:

> Amikoj,

> Estas vere tre malfacile difini nomojn de mangxajxoj, se oni ne
> almenaux bildon de ili.

Prave, bildoj estas cxiam bonvenaj.  Sed cxe tio necesas elekti
trafajn bildojn (samkiel necesas doni trafajn difinojn :)

> Por tiaj vortoj (kaj ne nur tiaj) oni nepre devus havi en ReVo la
> foton. Kvankam tio ne estas la celo de revo, sed oni povus havi
> ligilon al iu pagxaro, kiun havas la recepton.

La artikolo "la" en "la recepton" sxajnas al mi malgxusta.  Cxu gxi
implicas unikecon de "la recepto"?  Aux eble denove mi miskomprenas la
cxiam gxenan artikolon?

> Ekz. la esperanta vorto "pastecxo" (hakita spicita viando aux fisxo,
> bakita en tegajxo el pasto aux graso, laux PIV1970) oni tradukas
> portugalen al "pastel". Sed ekzistas pluras "pastel"oj en la brazila
> kuirarto, kiuj ne respondas al tiu difino.

Unu el oftaj eraroj de la esperanta leksikografio estas, ke pruntante
vorton el iu lingvo, la vortaristo kopias cxiujn signifojn de la
fontolingva etimo.  Ekz-e difinante "knedliko"n PIV2 aldonas en la
ekzemplo ankaux "hepatknedlikan supon", aux ion similan.

Sxajnas ke la fonto estis la germana "Knoedel", el kiu la cxehxoj
faris sian "knedlik", kaj la francoj sian "quenelle".  La du aferoj
(knedliko kaj knelo) estas tute malsimilaj, kaj se oni ne estus
konfuzataj de la misgvida etimologio, oni neniam asocius unu kun la
alia.

Sed ankoraux pli perfide, la germana etimo transvivis en la cxehxa
diminutivo de "knedlik" (knedlic<ek), kiun probable homo kies menso ne
estas difektita per etimologio pli trafe nomus "knelo".  Sed kaj PIV2,
kaj la Hejma Vortaro estas katenitaj per la etimologia feticxismo: ili
ne pensas per nocioj, ili pensas per vortoj.

Mi ne scias, kiujn kromajn sencojn havas la portugala "pastel", kaj
cxu tiuj sencoj kongruas kun la koncepto.  Sed cxiel ajn, mi
rekomendas fiksi koncepton, kaj poste klasi la signifojn.

(Interalie, ankaux por ruslingvano la citita difino de "pastecxo"
estas koncepte maltrafa: la vortoj "en tegajxo el pasto aux graso"
estas laux mi superfluaj: tio estas nur specialaj okazoj de pli
gxenerala supernocio.)

-- 
Sergio



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a