--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > --- Tulio: > > > Amikoj, > > > Estas vere tre malfacile difini nomojn de mangxajxoj, se oni ne > > almenaux havas bildon de ili. > > Prave, bildoj estas cxiam bonvenaj. Sed cxe tio necesas elekti > trafajn bildojn (samkiel necesas doni trafajn difinojn :) > Bona ideo - certe ilustrado per fotoj gxenerale helpus, plifaciligi la komprenon. Sed mi volas atentigi Vin pri du aferoj: unue oni ne lezu kopirajtojn - Volframo kiel prizorganto de la pagxo estas tiurilate respondeca kaj povas facile veni senkulpe en juran embarason. > > > Por tiaj vortoj (kaj ne nur tiaj) oni nepre devus havi en ReVo la > > foton. Kvankam tio ne estas la celo de revo, sed oni povus havi > > ligilon al iu pagxaro, kiun havas la recepton. > Due bildoj, se ili estas fikse ligitaj en la koncerna artikolo kaj ne prilaboritaj, povas severe bremsi la funkciadon de ReVo cxe malrapidaj retkonektoj. > > La artikolo "la" en "la recepton" sxajnas al mi malgxusta. Cxu gxi > implicas unikecon de "la recepto"? Aux eble denove mi miskomprenas > la cxiam gxenan artikolon? > Certe la recepton, kiu koncernas la artikolon. Iu ajn recepto facile troveblas en la reto, sed ne kontentigus la scivolon de persono, legante la ReVo-artikolon. > > Sed cxiel ajn, mi > rekomendas fiksi koncepton, kaj poste klasi la signifojn. > Mi plene konsentas, tre gravas, zorgi pri vere trafaj priskriboj de la terminoj. Eraroj faritaj tie preskaux memkompreneble gvidas al malgxustaj tradukoj etnolingvaj.
Ni devas ja konsideri, ke la plejmultoj de la esperantistoj ne disponas pri vortaroj en la kvalito de la verkoj de prof. Krause. Plejmultoj t.n. "vortaroj" estas nuraj vortlistoj, kiuj - sen iu ajn aldonajxo - ofte misgvidas la uzanton pro la de Sergej menciita "fetisxismo" je vorto anstataux signifo. Mi estas sxokita stati, ke ecx la angla estas tia listo (kvankam gxi estas eldonita de renoma ekstermovada eldonejo), dezirinta uzi gxin por plibonigi miajn lingvosciojn. Sed ankaux antaux la reunuigxo de Germanio en ties okcidenta parto estis eldonita nur la bindigitaj listoj de Okelmann. Peter retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
