|
Dankon, Tulio,
pro la atentigo pri via grava laboro pri la vortaro eo-pt. Mi iom komparis
gxin kun tiu de Carlos Domingues, Vocabulário pt-eo kaj eo-pt, Rio de Janeiro
[1977] kaj la progreso estas okulfrapa:
Dum la vortaro de Domingues estas apenaux pli ol vortlisto (nur jen kaj jen
indiko de fakoj, ekz-e) via estas vera vortaro.
1. Domingues:
faks/i: tute mankas, nur faksimilo.
Flores:
faks/i
(tr.) (tb. telekopii) passar (ou
enviar) um fax. passar um fax. ~o (teĥn.) (tb. telekopio) fax,
fac-símile. ~ilo (tb. telekopiilo) fax, fac-símile, aparelho de fax.
2. Domingues:
Faktoro, comissário (com.), factor.
Flores:
faktor/o 1
(com.) comissário, agente. 2 (mat.) fator. 3
causador, autor, causa (de um fenômeno ou resultado).
Se mi bone komprenas, tio egalas al difinoj 1, 3 kaj 2 de PIV2, dum ties
(suficxe fakaj) difinoj 4 kaj 5 mankas cxe vi. Tio estas tute en ordo, estas pli
grave kovri la tutan alfabeton ol pro troa detaleco elcxerpigxi post litero C.
Ni jam havas tro de tiaj projektoj.
3. Domingues:
Facila fácil, suave, brando.
Flores:
facil/a 1
fácil, suave, brando. 2
propício. ~aĵo facilidade, coisa fácil. ~eco facilidade.
~igi facilitar, aquietar, aplainar. ~mova lesto, lépido, ágil.
~rompa frágil. mal~a difícil, dificultoso, afanoso. mal~aĵo
dificuldade, obstáculo, coisa difícil. mal~eco dificuldade.
Mi ne suficxe bone regas la Portugalan por prijugxi, cxu
Portugal-lingvano estas suficxe gvidata per nura "fácil, suave, brando". Kp. gxin ekz-e per la klarigoj en
Brocatelli, eo-it, 1984, kiu donas: 1. facila tasko, 2.
lingvo, virino [?!], 3. kun facila nuanco de malgajeco en la vocxo,
4. flugiloj de facila vento, 5. kun facila koro. Aux ecx kun la 7 klarigoj en
Krause eo-de 1999 (krome ekz-e facila / legxera muziko).
En la tendenco tia "facila"
vorto kiel "facila" eble povus esti klarigita ankoraux iom pli detale (? eble ne
necesas en la Portugala?).
4. Domingues:
fad/o tute
mankas.
Flores:
fad/o 1
(mús.) fado. 2 (radiot.: enfraquecimento na recepção
radiofônica) fading.
fad/o 2 = PIV2; fado 1 tie tute mankas, sed tute prave ne
rajtas manki en Portugala vortaro, kvankam ecx nek NePIV de Cherpillod
1988 nek Neologisma Glosaro de Vatré 1987 registras gxin.
Via solvo uzi citilojn cxe "fading" estas simpla, intuitive komprenebla kaj
laux mi tute bona. Ne zorgu pri tiu flanka aspekto, simple dauxrigu tiel.
Ne indiki ne-PIV-econ cxe fado 1 en viatipa vortaro laux mi estas tute en
ordo (se ne estas tro da kroma laboro, vi eble povus iam publikigi liston de
viaj "novvortoj" por ke vortaristoj de aliaj lingvoj estas rapide kaj facile
atentigitaj pri la kontribuoj el la Portugal-lingva kulturo).
Resume: Miaopinie tre serioza projekto, al kiu mi elkore deziras forton,
dauxran gxuon kaj **kunlaborantojn**. Mi estus tre kontenta, se per gxi "granda"
lingvo kiel la Portugala estos adekvate honorigita en Esperantujo.
Felicxon kaj persiston.
Amike
Bernhard Pabst
__._,_.___ retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
YAHOO! GROUPS LINKS
__,_._,___ |
- [revuloj] Fremdaj vortoj en etnolingvoj Tulio
- Re: [revuloj] Fremdaj vortoj en etnolingvoj mjb0
- [revuloj] Fremdaj vortoj en etnolingvoj Tulio
- Re: [revuloj] Vortaro eo-pt, estis: Fremdaj vortoj... Bernhard Pabst
- Re: [revuloj] Fremdaj vortoj en etnolingvoj mjb0
