On 9/17/06, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
Dankon, Tulio,
 
sed tio probable ne multe helpos (?), IFEF ja rekomendas "turnoplato". Tiel gxi ankaux aperas en PIV2002 kaj en Broccatelli eo>it de 1984 (en ambaux verkoj sub "plato"). Mi pro tio nur miris pri la motivoj de Krause por "rulplatformo". Cxu en vialingva Eo-vortaro oni uzas la formon "rulplatformo"? La etnolingvajn tradukojn mi kompletigis, vd. malsupre.

Mi trovis ke angla "turntable" = "turnoplato" laux "Teach Yourself Esperanto Dictionary" de John Wells.

Iom surprizis min (kiel anglalingvano) ekscii ke tiu fervoja aparato estas "turntable" en la angla, cxar kutime angla "turntable" temas pri la simila (pli malgranda!) parto de gramofono por ludi vinildiskojn de muziko. :)
Sed mi sercxis kelkajn anglajn fervojajn terminarojn, kaj ja estas "turntable" angle, ekz:
http://en.wikipedia.org/wiki/Railway_terminology
http://www.icrr.net/terms.htm


Laux Peter Benson en "Comprehensive English-Esperanto Dictionary", "turntable" ja temas pri gramofono (kaj estas "girplato" en Esperanto), kaj la fervoja afero estas "roundtable" = "turnoplato".

Mi ne trovas iujn ajn tiajn vortojn en "Esperanto-English Dictionary" de Butler.

Do cxu la Esperanta vorto por tiu parto de gramofono estas girplato aux turnoplato?

amike,
russ
__._,_.___

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj





SPONSORED LINKS
Education Computer science and education Science education
Computer science education Education environmental science

Your email settings: Individual Email|Traditional
Change settings via the Web (Yahoo! ID required)
Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured
Visit Your Group | Yahoo! Groups Terms of Use | Unsubscribe

__,_._,___

Rispondere a