> 06.10.06, Bertilo:

>> Al mi shajnas, ke "malofta" kaj "ne ghenerale akceptita" estas
>> malsamaj ideoj. Vorto povas esti ege malofta sen nepre veki
>> kontraustaron, kiam ghi ja uzighas.

Jes.  Kaj estas diversaj motivoj por tia kontrauxstaro.

>> Shajnas al mi, ke la ideo, kiun ni nun celas, estas tio, ke multaj
>> rekte kontrauas al la koncerna vorto. Ekz. la vorto "blogo" ne vere
>> estas malofta.

Mi ne vidas bezonon speciale marki "blogo"n.  Se entute -- nur eble
cxar gxi ja estas relative nova kaj tial iom malofta (aux faka).  Do,
mi lasus la fakan markon.

>> Kiam oni entute parolas pri tiaj retaj taglibroj, oni oftege nomas
>> ilin per la vorto "blogo". Sed konsiderinda kvanto da homoj
>> (lauaserte!) tiun vorton tamen ne akceptas.

Cxu?  Mi ne rimarkis tion.

Mi povas imagi, ke iuj preferas memklarigan kunmetajxon; eble tiaj
estus indikindaj, kiel cxiam, cetere.

--- Je 10/6/06, Yury:
> Ni ja krome havas markon evitinda". Eble ni pli vaste uzu gxin?

Sed ne evidentas, ke tia vorto estas evitinda.  Tamen iam utilas scii,
ke la vorto ne estas gxenerale akceptata, sen nepre gxin malrekomendi.

Kaj inverse, iam utilas scii, ke la proponoj kiel -icx fakte estas
lingvoreformoj, kiuj implicas sxangxojn en la lingva mehxanismo de
Esperanto.  Tion mi proponas marki kiel erojn de alia lingvo
("dialekto" -- kvankam lauxdifine dialekto distingigxas nur leksike
kaj eble fonetike, konservante la saman gramatikon).

-- 
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a