On 2/23/07, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> Mi scivolemas, kiel oni nomu en Esperanto la novajn specojn de
> lumdiskoj, kiuj ĵus aperis: "Blue-ray Disc" kaj "HD DVD"?
>
> ReVo favoras "lumdisko" por "CD", kaj "lumdiskego" por "DVD".
> La novaj specoj estas eĉ pli "egaj", sed mi supozas, ke
> "lumdiskegego" ne taŭgas (kiel komuna nomo por ambaŭ tiuj
> specoj).

Pri nova termino mi havas neniun ideon, sed "lumdiskego" por "DVD"
surprizas min kaj pensigas min ne pri DVD (kiu enhavas pli da informo
ol "CD") sed pri, nu, fizike ega lumdisko, sed DVD kaj CD samgrandas
fizike... do "lumdiskego" pensigas min pri la malnovaj pli grandaj
"laser discs" (similgrande al malnovaj grandaj nigraj vinilaj
muzikdiskoj) kiuj havis filmojn antaux pli-malpli 25 jaroj kaj neniam
tre popularis.

ege,
russ

Rispondere a