Mi scivolemas, kiel oni nomu en Esperanto la novajn specojn de
lumdiskoj, kiuj ĵus aperis: "Blue-ray Disc" kaj "HD DVD"?

ReVo favoras "lumdisko" por "CD", kaj "lumdiskego" por "DVD".
La novaj specoj estas eĉ pli "egaj", sed mi supozas, ke
"lumdiskegego" ne taŭgas (kiel komuna nomo por ambaŭ tiuj
specoj).

Ĉu "Bluradia disko" kaj "Altdifina lumdiskego"?

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a