> Kara Ronaldo,
> 
> --- In [email protected], ro-esp <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> >
> > mi sercxas vorton por la korpa reago (nevolataj muskolkuntirigxoj..)  
> > kiun kawzas io subita kaj neatendita. 
> > la angla vorto por igi iun ***** estas "to startle"

Kosultante Anglan-Portugalan vortaron, la vorto "startle", kiel o-vorto, povas 
esti tradukita kiel "sxoko", "sxokigxo", "surprizego", "ektimo" ktp. Kiel 
verbo, gxi povas roli transitive aux netransitive, kun la respektivaj i-vortoj 
(sxoki, sxokigxi, surprizegi ktp).


> > Cxu esp-o jam havas vorton por la angla "pimp"? 
> > "prostituisto" iel ne kovras la signifon..
> > 

En la sama Angla-Portugala vortaro, la vorto "pimp" signifas tiun viron, kiu 
ekspluatas prostituitinojn, devigante, ke ili pagu al li parton de la 
"perlaboro", kontraux protektado, kiun li donos al ili. Gxia ekvivalentas, do 
al "bordelestrino". Ebla traduko estas "putin-ekspluatanto".


Amike,
Tulio Flores 


Rispondere a