Peter: > La germana esprimo por tiu "pimp" estas "Zuhälter". Bedauxrinde > esperanta vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Prostituo ellasas la > mencion, kiun troveblas en la germana > http://de.wikipedia.org/wiki/Prostitution sub "Zuhälterei". Laux tiu > la ulo ofte rekrutas prostituinojn kaj devigas ilin (ofte perforte) > dauxrigi tiun "laboron". Cxu tio vere ekvivalentas al la agado de > kutima bordelestrino, mi ne scias.
La baza vorto por tio estas "prostituisto". Tia persono prostituas aliajn homojn (ili estas "prostituit(in)oj"). Se necesas aparte indiki, ke iu perforte prostituas aliajn, tiam eble "trudprostituisto" povas esti taŭga vorto. Kredeble ĉiu bordelestr(in)o estas ankaŭ protituist(in)o. La vortaro de Wells donas por "pimp" la tradukon "parigisto". Temas kredeble pri alia signifo de la vorto "pimp". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
