--- In [email protected], "tulio\.flores" <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> > Kara Ronaldo,
> > 
> > --- In [email protected], ro-esp <ro-esp@> wrote:
> > >
> > > mi sercxas vorton por la korpa reago (nevolataj
muskolkuntirigxoj..)  
> > > kiun kawzas io subita kaj neatendita. 
> > > la angla vorto por igi iun ***** estas "to startle"
> 
> "Kosultante Anglan-Portugalan vortaron, la vorto "startle", kiel
o-vorto, povas esti tradukita kiel "sxoko", "sxokigxo", "surprizego",
"ektimo" ktp. Kiel verbo, gxi povas roli transitive aux netransitive,
kun la respektivaj i-vortoj (sxoki, sxokigxi, surprizegi ktp)."
> 
Same en la angla - germana. 

Mi havas la impreson, ke Ronaldo ne klare distingas inter kauxzo kaj
efekto. Oni devas sxoki iun personon, por ke tiu eble montru la
priskribitan muskolan efekton. Tiun efekton oni nomas esperante
konvulsion. 

Angle: (med.) twitch, tic 
Sed wince, jerk ("zusammenzucken") signifas konvulsion de pli granda
korpoparto sekve de sxoko aux ektimo, ekzemple se Vi minacas al infano
batojn. 

Pro manko de konteksto el la demando ne eblas diveni, cxu Ronaldo
sercxas fakan aux slangan esprimon.
>
> > > Cxu esp-o jam havas vorton por la angla "pimp"? 
> > > "prostituisto" iel ne kovras la signifon..
> > > 
> 
> "En la sama Angla-Portugala vortaro, la vorto "pimp" signifas tiun
viron, kiu ekspluatas prostituitinojn, devigante, ke ili pagu al li
parton de la "perlaboro", kontraux protektado, kiun li donos al ili.
Gxi ekvivalentas, do al "bordelestrino". Ebla traduko estas
"putin-ekspluatanto".
> 
La germana esprimo por tiu "pimp" estas "Zuhälter". Bedauxrinde
esperanta vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Prostituo ellasas la
mencion, kiun troveblas en la germana
http://de.wikipedia.org/wiki/Prostitution sub "Zuhälterei". Laux tiu
la ulo ofte rekrutas prostituinojn kaj devigas ilin (ofte perforte)
dauxrigi tiun "laboron". Cxu tio vere ekvivalentas al la agado de
kutima bordelestrino, mi ne scias.

Peter

Rispondere a