ReVo prezentas "surdigilo"n kiel vorton Fundamentan: http://reta-vortaro.de/revo/art/surd.html#surd.0igilo
PIV2 gxin ne konas, kaj en la Fundamento mi gxin ne trovas. Probable temas pri malzorga kopiado. Aliflanke, kvankam similforma vorto ekzistas ankaux en la rusa, gxi tamen sxajnas al mi kontrauxlogika: la koncerna ilo ne tiom surdigas, kiom mutigas (pistolon, muzikilon ktp). -- Sergio
