Sergio: > ReVo prezentas "surdigilo"n kiel vorton Fundamentan: > ... en la Fundamento mi gxin ne trovas.
do probable oni kopiis "surdigilo" el "surda". > Aliflanke, kvankam similforma vorto ekzistas ankaux en la > rusa, gxi tamen sxajnas al mi kontrauxlogika: la koncerna > ilo ne tiom surdigas, kiom mutigas (pistolon, muzikilon > ktp). "surdigilo" surdigas laux la 3a senco de surda. tiu senco estas iom surpriza. "mutigilo" pli klarus por pafilo kaj mezbonus por muzikilo, krom se oni komprenas ke gxi ne tute mutigas. restas "dampilo", derivita el iom malofta vorto, kaj eblus "obtuzigilo" el pli ofta vorto. uzekzemploj bedauxrinde ne abundos... jxeromo
