On 4/16/07, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> ReVo prezentas "surdigilo"n kiel vorton Fundamentan:
> http://reta-vortaro.de/revo/art/surd.html#surd.0igilo
>
> PIV2 gxin ne konas, kaj en la Fundamento mi gxin ne trovas.
> Probable temas pri malzorga kopiado.
>
> Aliflanke, kvankam similforma vorto ekzistas ankaux en la
> rusa, gxi tamen sxajnas al mi kontrauxlogika: la koncerna
> ilo ne tiom surdigas, kiom mutigas (pistolon, muzikilon
> ktp).

La difino en ReVo surprizas min kaj sxajnas kontraux logiko kaj
intuicio; mi atendis ke temas pri kapkovra afero, kiun oni portas
super la oreloj por protekti la orelojn (ekzemploj homoj ekstere cxe
flughavenoj, kiuj gestas signalojn surtere al la aviadiloj, kies
motoroj dangxere lauxtegas).

(Simile al tio, ke mi supozus ke "blindigilo" estas afero kiu kovras
la okulojn, ne afero kiu kasxas vidatan objekton.)

"surdigilo" aldonigxis tiel:
1.12 ŝanĝoj 2002/04/03 16:32:03 Ulrich Fellmann: + plia germ trd + ~igilo

Cxu Ulrich povas plu klarigi la fonton de "surdigilo"?

russ

Rispondere a