2007/11/18, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>: > > Histriono. > Mi gxojas, Yury Finkel, ke vi trovis molan tukon (aux cxu oni uzas manikon > viakulture?)
Ĉu ne ŝajnas al vi, ke vi tro petolas en la loko, ne destinita por tio? Se al vi ne plaĉas "histriono", elektu "pajacon" aŭ "klaŭnon" laŭplaĉe. > Klera vorto, sed en Eo malsuka kaj magra kiel komunista Ukraino en 1936. Kvankam tio tute ne rilatas al la temo de tiu ĉi dissendolisto (cetere, kiel plejmulto da viaj histrionaĵoj), tamen mi afable petas vin poste deteni vin de elverŝado de kontraŭkomunisma kaj kontraŭsovetia merdo ĉi tie. Mi estas komunisto, kaj se vi daŭrigos tion, do mi opinios min havi plenan rajton priverŝi ĉi tie per koto Kriston, la di-patrinon - kaj kio ankoraŭ por vi estas sankta? Aĥ jes, la Demokration kaj la Liberon (la grandajn kaj terurajn, kiel la sorĉisto de la lando Oz). Mi ĵus intencis meti vin en mian ignorliston, tamen mi iom prokrastos tiun sanigan aferon, por speciale kontroli, ĉu vi plenumos mian peton. Se ne, mi plenumos mian minacon, menciitan en la antaŭa alineo. P.S. Jen ankoraŭ unu pruvo de senutileco de Esperanto. Interkompreniĝi ja oni povas, nur se ambaŭ flankoj deziras kompreni unu la alian. Se mankas tia deziro, do neniu komunikilo helpos - nek Esperanto, nek unu sama gepatra lingvo. Se tia deziro ĉeestos - oni komprenos unu la alian eĉ per gestoj. -- Yury Finkel
