Je 11/16/07, Bernhard: > Von: "Bertilo Wennergren": > Gesendet: Freitag, 16. November 2007 06:31
>> La tuta afero shajnas al mi tute banala. Sed oni ja rekte demandis >> al mi. > Cxar "oni" estis mi, mi sxatus danki al vi pro via tre klara kaj > konvinka respondo. Eble vi ne rimarkis, ke pri "pakto" Bertilo diris NENION. (Fakte, en la demando al li adresita vi ne demandis lin rekte pri tio.) Li respondis pri "armeo Vlasov" -- kaj respondis kondiĉe. Por ni rusoj maleblas diri "Vlasov tiam konsistis el tridek mil soldatoj" -- kaj sekve, lian respondon ni emas interpreti kiel konsenton kun nia kutimo uzi "de" en "armeo de Vlasov". Kaj simile "Molotov--Ribbentrop" por ni ne estas dokumento, kaj mi ne dirus "la paragrafo 3a de Molotov--Ribbentrop" aŭ "Molotov--Ribbentrop validis 3 jarojn". Sed laŭ via respondo ŝajnas ke por vi tiuj frazoj estas akcepteblaj. Sekve la respondo de Bertilo ne solvas nian disputon, malgraŭ via tro hasta danko. > Ankaux al mi la tuta afero sxajnis tute banala. Mi tamen petis vian > konsilion, cxar > - pro PMEG vi gxuas altan auxtoritaton pri gramatikaj demandoj; > - du ruslingvuloj, Sergio kaj Yury, pelitaj de la kutimoj de sia > cxefa lingvo, neis kaj negis ecx tian banalajxon de la Ea gramatiko > konatan de 100 jaroj; Bonvolu indiki gramatikan regulon kiu pravigus vian uzon. Mi emas diri tute simetrie, ke VI estas pelata de la kutimoj de VIA nacilingvo, kaj uzas frazojn por kiuj mankas pravigo en la gramatikoj de Esperanto; interalie ne en PMEG: > - mi ne trovis gxin en http://bertilow.com/pmeg/ (en PAG 1980 - por > mi ne tre klare - §§ 129-132; cxu eble indas aldoni iun klarigon al > PMEG?). > Bedauxrinde ke la vortara laboro pri ReVo cxiam denove stumblas kaj > lamas, cxar oni reekdubas pri ecx la plej bazaj reguloj pro iuj > "sentoj" kvazaux Eo estus iu projekto kaj ne havus 120-jaran > tradicion. Mi ne scias kiom multe vi kontribuis al ReVo. Eble vi ion valoran kontribuis, sed ial mi ne rimarkis tion. Pardonon. Tamen la kontribuo de Jurij Finkel estas okulfrapa: la rusaj tradukoj plu restas la plej multenombraj en ReVo. Mi kontribuis malpli ol Jurij, sed mi dubas ke vi faris pli ol 1% da mia kontribuo. Do, estas komike kiam post plurjara laborado super ReVo antaŭ ni subite elsaltas nova mentoro kaj per aŭtoritata tono admonas nin pri manko de progreso. Krome, la plej grava difekto de la PIV-oj (kaj de la lingvoevoluo en la 1960aj--1970aj jaroj) estis senbrida kaj senpripensa imitado de la okcidentaj lingvoj laŭ la modelo de Interlingua. Feliĉe "La bona lingvo" de C. Piron sukcesis haltigi tiun degeneron. Tamen ĝis nun restas la tasko purigi la Aŭgiajn Ĉevalstalojn postlasitajn al ni de tiu periodo. La demandoj de la homoj el la ne-okcidentaj kulturaj rondoj estas speciale valoraj por tiu laboro. > Rezulte do, "Pakto R.-M." kaj similaj kunmetoj estas tute bona Eo, > la kontrauxa aserto de Sergio senbaza. Mi ne komprenas, kiel vi venis al ĉi tiu konkludo. Unue, eĉ respondo de Bertilo per si mem ne estus sufiĉa por tiel konkludi: la opinio de Bertilo estas respektinda kaj aŭtoritata, tamen ĝi ne nepre estas nekontestebla dekreto. Due, laŭ mi (kaj laŭ de impreso de Jurij egale), la respondo de Bertilo estas pli favora al nia pozicio ol al la via. Ĉu vi atente legis lian respondon? Al mi ŝajnas, ke vi trovas tie ion kio tie malestas. > Do nenio malhelpas aldoni gxin kiel ekzemplo al la difino de > "pakt/". Pluraj konsideroj malhelpas. 1. Via formo estas misgramatika. 2. La dokumento ne estas tiel nomata oficiale. 3. Tio, kion tiel nomas la okcidentaj ĵurnalistoj fakte estas tute alispeca dokumento, la sekreta protokolo kiu ne taŭgas kiel ekzemplo pri la tradicia signifo de la termino "pakto"; la uzantoj de la propaganda misnomo fakte estas historie malkompetentaj. Per tia ekzemplo vi misgvidas la leganton. -- Sergio
