Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Freitag, 16. November 2007 10:17

S'alömeton, Sergio,

> Eble vi ne rimarkis, ke pri "pakto" Bertilo diris NENION.  (Fakte, en
> la demando al li adresita vi ne demandis lin rekte pri tio.)

Cxu miskompreno? Je 13a de Nov. mi demandis:

"Cxu "Pakto R.-M." eble tamen estas analizebla simile kiel ... Cxu eble 
Bertilo povas klarigi?"

Cxar pri "pakt/" ni ja diskutas.

> Por ni rusoj maleblas

Nu, por aliaj sxajne tamen ja: "Mi komprenas tion kiel "Pakto (kies nomo 
estas) Ribbentrop-Molotov". (Renato, 11-13).

> Sekve la respondo de Bertilo ne solvas nian disputon, ...

Eble li ankorauxfoje klarigos,

_______

Kaj jen viaj aliaj asertoj (tute gxeneralaj, malkonkretaj kaj pro tio 
kancerklinikaj kiel kutime):

> Krome, la plej grava difekto de la PIV-oj (kaj de la lingvoevoluo en
> la 1960aj--1970aj jaroj) estis senbrida kaj senpripensa imitado de la
> okcidentaj lingvoj

- Cxu vi pensas pri "mancxuro", pri kio oni diskutis tie cxi lastatempe? Nu, 
gxi estas de la jaro 1908 aux ecx pli frue.
- Cxu vi pensas pri "varano", kiun oni trovas en la difin-vortaro de Boirac 
de 1909?
- Kiujn lingvojn vi celas per "okcidentaj lingvoj"? Cxu ankaux la bulgaran, 
slovenan kaj rusan?

> laŭ la modelo de Interlingua.

Ahx, do cxifoje la Interlingua-uloj, ne la nazioj, nek la larusuloj, nek la 
klingonoj. Aux cxu eble cxiuj kune?

> Feliĉe "La bona
> lingvo" de C. Piron sukcesis haltigi tiun degeneron.  Tamen ĝis nun
> restas la tasko purigi la Aŭgiajn Ĉevalstalojn postlasitajn al ni de
> tiu periodo.

Cxu eble vi klarigu al la arab-malaj-cxin-afrik-polineziaj amasoj en tiu 
rondeto, ke vi uzas metaforon el la helena mitologio, cxar en ReVo ili 
kompreneble *ne* povas informigxi pri tio, dum en PIV kompreneble jes, kaj 
ecx iom en la Ea Vikipedio (la kvina tasko de Herkulo, 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Heraklo). Purigante, cxu vi ne ekzekutu 
ekzemple "paranojo" de ReVo. "manio pri persekutigxo" suficxu kaj Renato 
lauxdos vin en sia venonta kitabo. Unu pura lingvo, unu pura mondo!

> La demandoj de la homoj el la ne-okcidentaj kulturaj
> rondoj estas speciale valoraj por tiu laboro.

Cxu vi parolas pri Vastsalto aux pri vi mem (kaze ke vi difinas vian 
kulturon ne-okcidenta)?


>
> 3. Tio, kion tiel nomas la okcidentaj ĵurnalistoj fakte estas tute
> alispeca dokumento, la sekreta protokolo ..

Kaj jen denove la okcidentaj jxurnalistoj ... Vi absolute pravas. Se tiuj 
uloj fru-matene ne varan-voris sangan viandon, ili ne estas sxercemaj (aux 
cxu "biavak-piknikis pocxitan porkajxon" por ne diskriminacii kontraux la 
malajaj amasoj, kiel "eble" farus Renato?).

S'alömeton, Sergio kaj bone zorgu pri vi - tiusezone-viaregione oni facile 
kaptas kataron.

Unu pura lingvo, unu pura mondo, unu pura nazo!

Bernhard




Rispondere a