Je 2007-11-15 Jxeromo aldonis:

insurekto
(malofte) insurekcio
multaj insurektoj estis tie subpremitaj [1]; belorusoj malmulton scias pri 
la Varsovia Insurekto [2].
--------------------------------------------------------------------------------

fontoj
1. J.-L. Racine, trad. V. Lutermano: Vasingtono kaj la talibanoj..., le 
Monde diplomatique, 2007-02
2. Radio Polonia: Ekspozicio dedicita al la Varsovia Insurekcio, 2007-08-31

PIV 2002 ne notas gxin, sed nur insurekcio kaj insurgento (= insurekcianto / 
insurekciano / insurekciulo, aserte laux Grabowski, sed markita ARK).

1.) insurgento lezas la duan parton de la 15a regulo, se oni akceptas, ke 
insurekcio estas la baza formo; registri gxin kiel ARK estas en ordo por 
kompreni klasikan tekston, sed en moderna uzo oni ne uzu gxin.

2.) Cxu la sinonima "insurekto" estas bone bazita sur fakta lingvo-uzo aux 
cxu la du citoj estas nur hazarda misuzo?

Oni trovas la *verbon* "insurekti" en la glosaro de la Parnasa Gvidlibro de 
1932 (3a eld. 1984): "Ekribeli kontraux tiranismo". Laux mia scio nur la 
vortaro franca-Eo de Léger / Albault [LA] de 1961 poste registras gxin je 
insurgé, insurger, insurrection ktp. kiel "insurekto *". La asterikso en LA 
signifas, "ke tiu vorto niascie [= LA] trovigxas en neniu alia vortaro". Ecx 
Cherpillod en siaj "Ne-PIV-aj Vortoj" ne notas gxin.

3.) Cxu bazo estas verbo aux substantivo - insurekcii aux insurekcio / 
insurekti aux insurekto?

4.) Laux la difinoj en ReVo mi ne komprenas la diferencon inter insurekcio 
kaj ribelo. Kp. ankaux revolucio, regxim-renverso, sxtat-renverso, 
popol-levigxo, amasa levigxo ktp. Plus do laux ReVo insurekto, plus 
insurgenta agado?

5.) Cxu la ReVa noto "(malofte)" enhavas la ideon "prefere ne uzu", aux 
"malrekomendita"?


Bernhard

<<tezauro.png>>

<<dif.gif>>

Rispondere a