Renato:
>>> mi simple diras, ke "ek-ribelo" au' ec' simple "ribelo"
>>> kovras la saman kampon de "insurekto".

jxeromo:
>> mi ne konsentas.  infano ribelas kontraux gepatroj sed ne insurekcias
>> kontraux ili.  insurekcio estas ago grupa, politika aux milita.

Bertilo:
> Se oni legas la difinon de "ribeli" en PIV, oni trovas, ke jam "ribeli"
> estas ago grupa kaj politika. Kun tiu baza kompreno de la vorto, kiam
> oni parolas pri infano, kiu ribelas kontrau la gepatroj, tio estas
> figura etendo de la baza signifo.
> Sed ReVo havas alian difinon de "ribeli", multe pli gheneralan...

prave.  la propono de renato ne akordas kun la difino de "ribeli"
en revo. sed mi ne riprocxos, ke li plisxatas pivon.  piv estas tre
bona vortaro.

en cxi tiu okazo la saman informon oni povas priskribi laux du manieroj:

(1) -----

termino a
  senco 1 ...
  senco 2 ...

termino b
  = termino a senco 1

(2) -----

termino a:
  senco ...

termino b
  senco ... -supernocio-> termino a ...

-----

ofte mi preferas la duan manieron (aux mezvojan manieron per
subsencoj), cxar gxi ne dissplitigas la vorton inter multajn sencojn,
sed male komprenigas gxin tutece, pli intue.

influis min tiuteme artikolo de e'mile benve'niste pri la latina
rolvorto "prae".  li provas rekonstrui la tutecan sencon de "prae",
kontraste al la ĝis deksencaj difinoj de modernaj dulingvaj
vortaroj, kiuj dividas ĝin konforme al la sencoj de cellingvaj
prepozicioj.

jxeromo

Rispondere a