Bernhard: > Cxu iu povus resumi la diskuteton cxi-tiean? Cxu el > gxi sekvas iu rekomendo aux ecx regulo por la estonta laboro pri ReVo?
la respondoj montris, ke cxipunkte la lingvo evoluas. ne ekzistas bonaj rimedoj por esprimi hezitojn kaj gradojn en vortaro. eble ni povus difini tri difinformojn respektive por seksaj, senseksaj kaj viraj-neuxtrigxemaj vortoj. seksa vorto: "patro: viro kiu..." respektive "patrino: ino kiu..." senseksa vorto: "persono: homo kiu..." vira/neuxtra: "amiko: viro aux homo kiu..." iom peze, sed pli bone mi ne kapablas elpensi. jxeromo
