Renato: > Harri: > >> Mi povas nomi ankaux virinon mia amiko, sed pri tio mi almenaux >> scias, ke iuj aliaj opinias tian uzon nenormala. > > Fakte tie kus'as la problemo. Parolantoj de kelkaj lingvoj ne > sentas la nuancojn kiel parolantoj de aliaj lingvoj.
Jes, tute prave. Tial mi skribis "Sen teoriumado mi nur raportas, ke..." por enkonduki mian mesagxon. Mi sxatas raportojn de esperantistoj pri tio, kiel ili fakte diras, kiel ilin impresas certaj vortoj, kiel ili sentas pri tiuj, kiel ili alimaniere komprenas frazojn kiujn mi komprenas certameniere, dum la gramatikaj, fundamentaj, akademiaj, vortaraj, bonauxtoraj, (kvazaux)logikaj kaj aliaj pritraktoj estas iom malpli interesaj. Mi estas certa, konante la talenton, batalan spiriton kaj armilaron de la kunuloj cxi tie, ke ni sukcesus estigi ege belan, vortsxprucigan disputon pri la seksa signifo de vortoj. Sed ial mi ne vidas tion nun tre dezirinda, sed se aliaj volas eki, eble mi altentigxos. Mi opinias, ke unu aspekto en bona regado de Esperanto estas tio, ke oni komprenu kaj agnosku la cxiaman eblon de miskomprenoj, aux pli trafe alikomprenoj (kaj tion devus lerni ankaux uzantoj de la angla, kiam ili pretendas al gxi internaciecon). Ne suficxas legi en vortaro ian tradukon por "tigro" kaj poste sxargxi la trovitan tradukon per cxiuj kromnuancoj laux via propra lingvo: via auxskultanto eble vidas en tigro insidan bestacxon kiu kauxras malantaux arbustoj por kapti vian bebon, dum vi supozas ke gxi estas admirinda kaj bela simbolo de forto, potenco kaj kuragxo. -- Eble mia ekzemplo ne estis bona, sed aliaj, pli bonaj troveblas. Unu malfacile sxancelebla fakto estas la diversaj komprenoj pri seksenhavo de vortoj, en kio gxis nun ofte vidpunktoj latinida kaj slava sxajnis superi. Amike -- Harri
