Renato Corsetti kirjoitti:

> Por dau'rigi vian ekzemplon, se vi diros al mi ke vi feriis en
> Francujo kun via amiko, kaj poste mi malkovrus ke temis pri 
> amikino, mi pensus, ke vi volis trompi min.

Dankon, gxuste tiajn konkretajn ekzemplojn mi celis, kaj tre sxatas 
(krome, mi nun scias kiel trompi vin). Esploro pri diversaj komprenoj 
kaj uzoj de vortoj eventuale enhavantaj sekson estus interesa. Mi ne 
vidas malhelpon fari tian internacian studon pri Esperanto ecx kiel 
universitatan studlaboron en tauxga fako. Do: kiel oni efektive 
komprenas kaj uzas, ne kiel oni uzu.

Amike
-- 
Harri

Rispondere a