Je 11/24/07, Jonathan: [...]
>> lingvoreformojn tute marĝenajn -- kiel "Ŝi estas lia filo" -- ni ne >> prezentu. Tio ne estas Esperanto, tio estas alia lingvo. > Jes, eblas decidi ke, tuj kiam oni diras ion tian, oni ne plu > Esperanton sed alion parolas. Sed, se ne ĉiuj samdecidus, ankoraŭ > ekzistus duboj. Krome, supozu ke unu homo tion diras kaj tiel iĝas > neesperantisto; se poste multaj homoj ekdiras tion, ĉu ties lingvo > reiĝas Esperanto? Tio estas kiel la demando, ekde kiom da haroj oni povas paroli pri barbo? Eble estas malfacilaj limokazoj, tamen nuntempe la frazoj kiel "Ŝi estas lia filo" klare estas neesperantaj. Ĉio povas ŝanĝiĝi, "la hieraŭa eraro povas iĝi morgaŭa normo"; tamen nune tio ja estas eraro kaj multe tro drasta reformo por konsideri tion kadre de ReVo. -- Sergio
