> Mi povas indiki multe pli monstran redundaĵon de Esperanto: la > artikolon, kiu estas ĝia plej ofta vorto, kaj vorto absolute senutila, tre > malfacila por la homoj en kies gepatraj lingvoj artikolado ne ekzistas. Mi > verkis studon pri tio: http://lingvakritiko.com/2007/02/05/la-artikolo/
Dankon pro la sciigo kaj pro la lerte klariga, pensiga artikolo. > Ne nur mi; la norma Esperanto ĝin rifuzas. > lingvoreformojn tute marĝenajn -- kiel "Ŝi estas lia > filo" -- ni ne prezentu. Tio ne estas Esperanto, tio estas alia lingvo. Jes, eblas decidi ke, tuj kiam oni diras ion tian, oni ne plu Esperanton sed aliion parolas. Sed, se ne ĉiuj samdecidus, ankoraŭ ekzistus duboj. Krome, supozu ke unu homo tion diras kaj tiel iĝas neesperantisto; se poste multaj homoj ekdiras tion, ĉu ties lingvo reiĝas Esperanto?
