Yury Finkel:

> Kion do signifis "empireŭmo"? Se iu havas la malnovan PIV1, mi petas
> citi ĝian difinon.

La vorto estas tute nekonata al mi. Gxi aspektas tiom stranga, ke mia 
scivolo vekigxis, precipe cxar PIV forlasis gxin inter 1970 kaj 2000. 
Kia tragedio sin kasxas en tiu vorta sorto?

Bernhard jam donis la difinon el PIV-1970, la demando do estas 
respondita, sed mi plu scivolas.

La unua afero por fari, kiam temas pri enigmo PIVa, estas trovi la 
francan vorton celitan; tio solvas duonon de la okazoj. Kaj kio estus 
pli bona fonto por traduko celita de PIV-1970 ol la Grand dictionnaire 
de espéranto-français de Waringhien (1976). Tie troveblas "empireuxmo 
= empyreume (méd.)" kaj "empyreuxma = empyreumatique". Tiajn vortojn 
ne konas mezgrandaj vortaroj.

Do, empireuxmo estas, laux PIV, odoro aux gusto (kompreneble ne 
"gusto" sed ja "saporo") de io distilata. Aliaj fontoj donas por la 
franca vorto la signifon haladzo, precipe el bruligo aux distilado de 
vivantaj aux vivintaj ajxoj.

La franca adjektivo "empyreumatique" estas uzata por priskribi 
diversajn nuancajn odorojn kaj aromojn de vino, en la tre tre speciala 
terminaro de vinistoj. Ekz. tiujn de rostita pano aux migdaloj, de 
gudro kaj incenso, de cxokolado kaj kakao k.a.

La vorto, kompreneble, venas el la greka, el vorto signifanta "en 
fajro, en flamoj".

La vorto latinigita kiel "empyreum" havas ankaux alian uzon, kiun PIV 
tamen ne enmetis. Mi citas traduke el finna enciklopedio. Proksimume 
sama afero trovigxas ankaux en iuj Vikipedioj.

"Empyreum (el malfrua latina, el la greka "empyros" = fajra) "la fajra 
cxielo", laux Ptolemeo, la plej fora sfero de la kosmo, kie 
kolektigxis fajro, la plej malpeza el la elementoj, kaj kie originis 
la lumaj fenomenoj de la cxielo. Cxe kristanaj filozofoj gxi estis la 
hejmo de lumo, la logxejo de beatuloj; cxe Danto supera paradizo."

Se oni enmetos cxi tion en REVOn, mi petas la japanajn kolegojn enmeti 
  samtempe kelkajn vortojn el la japana antikvo kaj mitologio kaj el 
la japanaj altaj artoj de gustumado kaj parfumoj. Kaj cxinajn, 
baratajn kaj multajn aliajn simile.

Amike
-- 
Harri

Rispondere a