Von: "Harri Laine" <[EMAIL PROTECTED]> Se oni enmetos cxi tion en REVOn, mi petas la japanajn kolegojn enmeti samtempe kelkajn vortojn el la japana antikvo kaj mitologio kaj el la japanaj altaj artoj de gustumado kaj parfumoj. Kaj cxinajn, baratajn kaj multajn aliajn simile.
Amike -- Harri Kaj jam denove tiu senutila diskuto pri la "neceso" de konkeri, bujabeso, evento, kimono kaj hasxioj, dirndlo kaj sario. ReVo ne havas la povon malhelpi, ke homoj uzas ecx la vorton empireuxmo. ReVo nur povas informi, pri kio temas. Se gxi ne faras, la homoj sercxas aliloke, ekz. en franca vortaro. Se la tre faka empireuxmo estus en ReVo, Yuri facile konstatus, ke tre probable gxi ne signifas tion, kion li volis esprimi. Kaj ke oni gxenerallingve uzos brulodoro aux brulgusto laux la cirkonstancoj instruas al ni jam Wüster de 75 jaroj. Sed jam denove ni perdas nian tempon kun diskuto pri "neceso" de vorto distanca de la lingvo-kerno kiel Plutono de la Suno anstataux okupigxi pri multe pli urgxaj komunik-bezonoj el la cxiutaga vivo. Se iu nepre volas aldoni "empireuxmo", tio ne gxenas. Sed se Wieland ne estus aldoninta "sunokulvitroj", tio ja estus gxena! Bernhard
