Mi korektas gravan eraron en mia mesagxo. Mi malatentis la esperantan vorton "empireo" kiu ja estas en la PIVoj, kaj kiu havas gxuste la antikvan, Ptolemean, kosmosferan signifon de "empyreum". Gxi estas france "empyrée" kaj do esperante "empireo". Ambaux vortoj devenas de greka vorto por fajro.
Pardonpete -- Harri
