Je Montag, 26. November 2007 00:59 jv skribis:

> krom tiaj homaj kauxzoj, mi pensas ke la malkontento havas ankaux
> tehxnikan kauxzon.  revo komencas evidentigi enkonstruitan strecxon.
> kiam oni fondis gxin, ne estis profesia vortareldonisto en la grupo,
> kiu rimarkigus, ke mikso de difinvortaro, tradukvortaro kaj tezauxro
> estas afero malstabila.  

Saluton Jeromo,

estas bone, ke dek jarojn post kiam naskiĝis la ideo pri nia Reta Vortaro,
vi komencas rezonadon pri ties nuna stato. Ni vidu, ĉu tio kondukos al bonaj
ideoj.

Laŭ mi ĉiu homa afero enhavas internan streĉon. En homparaj rilatoj ekzemple
iuj tendencas eviti la streĉon per disiro aliaj uzas la internan streĉon por 
apartigi la esencajn de la malesencaj trajtoj kaj koncentriĝas poste pri la 
esencaj.

Ĉu ankaŭ por Revo jam venas tempo por malpeziĝi de balasto? Ni atendu la 
pluiron de la diskuto, kiun vi lanĉis.

Amike,
  Volframo.

-- 
Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>

Rispondere a