> ... al iuj lastatempaj plendoj mi respondis, ke > vortaro zorgu prioritate pri malfacilaj vortoj. tio veras precipe pri > difinvortaro uzata de spertaj parolantoj. tio malpli veras pri > tradukvortaro destinita al lernantoj. al kiuj revo estas destinita? ... > > jxeromo
Mi gxojas, ke Jxeromo reprenas mian demandon de antaux nelonge "kian ReVo-n vi volas?". Mi volas fidindan vortaron, kie mi rapide trovas vortojn aux ecx nur proponojn / ideojn por cxiutaga Eo, ekz-e (vd. la fotojn el Viki kaj vi tuj komprenos): - Croissant (la bakajxo) http://de.wikipedia.org/wiki/Croissant - Espresso (ia kafo) http://de.wikipedia.org/wiki/Espresso - mikroonda forno http://de.wikipedia.org/wiki/Mikrowellenherd - Radlader (iu konstru-masxino http://de.wikipedia.org/wiki/Radlader kiu jxus staras antaux nia domo) - Bagger (alia konstru-masxino http://de.wikipedia.org/wiki/Bagger, same antaux la domo) - Tankwagen (cisterna kamiono http://de.wikipedia.org/wiki/Tankwagen) - Verkehrsberuhigung, verkehrsberuhigte Zone, Bremsschwelle http://de.wikipedia.org/wiki/Verkehrsberuhigung - Verkehrsverbund (unu bileto validas por cxiuspecaj publikaj veturiloj http://de.wikipedia.org/wiki/Verkehrsverbund - Notarztwagen http://de.wikipedia.org/wiki/Notarztwagen - Fluglotse, air traffic controller http://de.wikipedia.org/wiki/Fluglotse - onda fervojo http://eo.wikipedia.org/wiki/Onda_fervojo - Steckdose http://de.wikipedia.org/wiki/Steckdose ktp. ktp. ktp. kaj dekoj da tiaj cxiun tagon. Sed cxe ReVo: nul, null, zero, nada. Anstatauxe iuj enuigaj diskutoj pri nocioj fiksitaj jam de 100 jaroj kiel varano kaj mancxuko kaj la cxiam samaj spritajxoj pri "cxu konkeri necesas, almiliti suficxu" (Marie Hankel 1914), "cxu bujabeso necesas, fisxsupo laux sudfranca maniero suficxu" (eks-Ak-ano Werner Bormann 1990aj), cxu Afganio aux Afganujo ktp. ReVo simple ne helpas paroli pri ecx la plej bazaj objektoj en via logxejo aux sur via strato aux sur la vojo al via laborejo. Nur por Steckdose oni uzas dekon da diversaj vortoj rapide elpensitaj kiel kontaktilo, kontaktingo ktp. Sed cxe ReVo neniu (eble unueciga) gvido. Jen kion mi atendas de ReVo, jen mia revo pri ReVo, jen revo de cxiutaga parolanto. Bernhard
