Alexander: > La mesagxo de amiko Jxeromo instigas min > dividi ankaux miajn pensojn pri rilataj aferoj. > Mia persona revo (pardonu tiun cxi senintencan > kalemburon ;) estas havi auxtoritatan vortaron, kiu...
dankon al vi, aleksandro, kaj al aliaj pro la respondoj. mi kun intereso legis la diversajn imagojn pri revo. mian proponon mi eble ne suficxe klarigis. gxi temis gxuste pri maniero adapti revon al pluraj intencoj. nuntempe, laux la volo de siaj fondintoj (el kiuj mi ne estas) revo estas principe vortaro pri la reale uzata lingvo. pluraj deziresprimoj parolas pri "auxtoritata vortaro", kio estas alia afero. iuj deziras terminaran ricxecon, kaj ankaux tio difinas alian direkton. sxajnas do, ke la malkontento fontas el tio, ke nunaj komentantoj simple ne akordas kun la komenca kaj oficiala celo de la projekto. mia propono estas, ke revo lauxeble kontentigu cxiujn, prezentante al diversaj publikoj diversajn vizagxojn: al lernantoj sercxilon kaj artikolojn adaptitajn al iliaj bezonoj, al spertaj uzantoj alian fasadon adaptitan al iliaj malsamaj bezonoj, al terministoj alian... kvankam revo ne estas vendata, gxi havas merkaton kun videblaj konkurenco kaj uzantoj. prefere ol uzi revon kiel batalkampon por niaj lingvopreferoj, ni turnu nin al diversaj uzantogrupoj. interreto estas suficxe adaptebla medio por ke revo povu prezenti plurajn fasadojn, aux plurajn informonivelojn en sama fasado. en kuliso redaktantoj povus labori, zorge markante stilojn kaj lingvonivelojn, tiel ke la informoj aperos aux ne aperos en la diversaj fasadoj. tion ni atingos per iom-post-ioma rafinado de la sercxilo kaj indeksoj, kaj per provizado de pli da informoj pli uzo, stilo... mi pensas ke praktikaj kontribuoj povus esti: - propono de ofteco-gradoj por vortoj - propono de novaj stil-indikoj (komparu kun "ktp" -> "mll. de stiloj") - propono de novaj sercx-eblecoj (ekzemple "en kerna vortaro" / "en tuta vortaro") - propono de kandidataj vortlistoj por la stilindikoj - propono de novaj fakoj ...kaj certe aliaj, pri kiuj mi ne pensis. jxeromo
