Je 12/9/07, Marc: > Mi dirus, ke "enteno" kaj "koncentriteco" pli-malpli sinonimas. La > dua estas pli fakeca, do se via teksto estas faka, prefere traduku > "ste,z.enie" per gxi.
"Enteno" estas koncepto multe pli abstrakta. Mi povas paroli pri enteno de arĝento kaj oro en mia komputilo (tiom da miligramoj), tute alisence ol pri ilia koncentriteco. Koncentriteco estas subnocio de enteno, rilata al specialaj situacioj kaj specialaj mezurmanieroj. Cetere, mi iom dezirus simpligi la terminon ĝis "koncentreco" aŭ eĉ "koncentro". -- Sergio
