Kutime ja ne indas sercxi ion en ReVo, cxar oni trovas aux nur banalajxojn aux ion klarigitan pli klare aliloke (PIV 2002, GWED 1999, Minnaja 1996 ktp.). Sed Hxanukon mi trovis nur en ReVo (en Viki nur la ne asimilitan formon http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%A4anuka kun -a).
ReVo estas bona, se gxi jen kaj jen lezas la proprajn principojn (tie cxi lingva manlibro "Do Revo-redaktantoj ne rajtas inventi novajn terminojn ..."). Mi supozas, ke la artikolo estas de Sergio, kiu skribis kleran Rim. Dankon kaj gratulon al li! Espereble aliaj vortaroj transprenos lian (tute bonan) proponon. Espereble ReVo dauxrigas sur tiu vojo, tiel ke gxi iam farigxos interesa konsult-verko. Bernhard
