Mi kore salutas cxiujn ReV-ulojn okaze de la Zamenhof-tago. Cxar gxi ankaux estas Tago de la Esperanto-Libro: Cxu iuj ne volas acxeti terminarojn de siaj fakoj (Fernando: cxu vi posedas - eble ecx proprietas - jam la Geologian Vortaron de Hoeeg 1989 kun multaj ekz-oj pri nafto / petrolo cxerpitaj el la geologia fak-literaturo:
Geologia vortaro Kategorio Terminaroj Prezo 19.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. Oslo, 1989 Universitetsbiblioteket i Oslo (Zorge referencita terminaro, kun koncizaj difinoj kaj uzekzemploj, plus norvega-Esperanta vortpara indekso. Red. Tom Arbo Høeg ISBN/ISSN 8270001503 Formato 117 paĝoj, 24 cm // http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3442&PHPSESSID=0423b270b4fecaffb9674e 98 ankoraux haveblaj terminaroj tie cxi // http://katalogo.uea.org/katalogo.php?kateg=term&PHPSESSID=0423b270b4fecaffb9674e Eble vi ja ankaux lasas donaci al vi PIV 2002 okaze de kristnasko aux hxanuko aux iu alia viakultura festo (80 Euroj)? // http://www.satesperanto.org/Plena-Ilustrita-Vortaro-Eldono.html Kore Bernhard
