Renato Corsetti wrote:
> Mi:
> 
>> > De kiam, se io okazas en Usono, ghi okazu ankau en Esperanto nepre
>> > kaj tuj?
> 
> Jonathan:
> 
>> C'u iu asertis tion?
> 
> Ne, vi ne asertis tion, sed, lau' mia kompreno, implicis tion per via 
> prefero, ke la signifo de la Esperanta "aktoro" sekvu la s'ang'gig'on de 
> la signifo de la angla "actor" en Usono.
> 
> C'u mi miskomprenis?
>  


Vi miskomprenas, ke estas iaspeca movado por angligi Esperanton. La 
movado estas por emfazi la lauxfundamentan, specian sencon de tiaj 
vortoj, kiel ekz., bovo, aktoro, instruisto. Ne nur la angla sed ankaux 
la franca inter multaj lingvoj alfrontas la problemon, ke virinoj agadas 
en postenoj kaj profesioj kiel neniam antauxe, kaj la terminaro devas 
inkluzivi la simplan fakton, ke virina instruisto ne estas simple 
instruistino. Se oni demandas, cxu virina instruisto estas la plej bona 
instruisto de la lernejo (t. e., el inter la geinstruistoj), tio 
evidentigas, ke sxi ne estas la plej bona instruistino de la lernejo (t. 
e., nur el inter la instruistinoj). Do, la gxenerala, specia senco de 
instruisto ofte estas en konflikto kun gxia senco de 'virinstruisto,' 
kaj gxia gxenerala, specia senco nun estas pli ofta diskutotemo ol 
antauxe. Tio pligrandigas la neceson paroli pri instruistoj kaj 
malpligrandigas la neceson paroli pri instruistinoj en multaj lingvoj, 
inkluzive Eseranton same kiel la anglan, la francan, k. t. p. Pro tio 
kulpas la fakto, ke "instruisto" estas dusenca en Esperanto, ne ke oni 
blinde imitas la anglan.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a