Arnold: >Vi miskomprenas, ke estas iaspeca movado por angligi Esperanton.
Mi konsentas kun vi, ke ne estas movado por angligi Esperanton, sed.... >La movado estas por emfazi la lauxfundamentan, specian sencon de >tiaj vortoj, kiel ekz., bovo, aktoro, instruisto. Mi komprenas la sencon de la movado kaj iugrade mi ec' akceptas g'in. Tamen diri, ke g'i estas lau'fundamenta eble tio estas ioma troigo. >la terminaro devas inkluzivi la simplan fakton, ke virina instruisto >ne estas simple >instruistino. Tion mi ne komprenas. Mi mem diras "ina instruisto" kaj "vira instruisto" se mi volas insisti pri la sekso. >Pro tio kulpas la fakto, ke "instruisto" estas dusenca en Esperanto, >ne ke oni blinde imitas la anglan. Certe en la Fundamento instruisto estas au' "vira instruisto" au' "instruisto g'enerale" dum "instruistino" estas nur "virina instruisto". La Fundamento estis konstruita tiel, eble c'ar g'i blinde imitis la francan au' aliajn eu'ropajn lingvojn de la perido, kiam g'i aperis. Nun la socio s'ang'ig'is (sed ne c'ie kaj ne en c'iuj lingvoj sammaniere), kaj ankau' Esperanto povas s'ang'ig'i kaj adaptig'i, sed neniu postulu, ke oni tuj s'ang'u kiel s'ang'ig'as la angla. En la itala, en la franca, en la hispana, ktp. la sistemo ankorau' funkcias tiel ke "la civitano" en g'enerala senco signifas "vir-civitano au' civitanino". Do, oni strec'u la sistemon kaj la Fundamenton tiom, kiom g'i estas strec'ebla, sed ne pli kaj oni atentu kaj pri la Fundamento kaj pri la tuta mondo. Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
