Saluton, kara Arnold! Mi uzis ambaux radikojn "spec-" kaj "speci-" en la sama frazo iom > sxerce. Mi intencis per la kunmeto de bovo kun aktoro kaj instruisto > metaforan komparon de la uzo de tiuj vortoj, do, via (b). Mia intenco > estas emfazi, ke esti aktoro tiusence estas io pli gxenerala ol esti > viraktoro aux aktorino. Do, sxi estas bona aktoro aux instruisto > evidente instigas al komparo de geaktoroj, geinstruistoj.
Mi legis viajn klarajn vortojn. Mi nur ne tiel konsentas, ke diri "sxi estas bona aktoro" instigas al komparo inter geaj uloj. Cxu "sxi estas bona aktoro" kaj "sxi estas bona aktorino" ne havus la saman sencon? Se iu dirus al mi tiun frazon, mi preskaux certe ne pensus pri komparo, nur pri simpla individua analizo... Fakte, kiam vi citis tiun ekzemplon pri komparo inter geinstruistoj, vi prezentis bonan argumenton. Se ni dirus "sxi estas la plej bona instruistino en nia lernejo", oni povus kompreni, ke temas nur pri komparo inter virinoj. Sed cxu oni ne povus same pensi, ke temas pri komparo inter cxiuj instruistoj? Tiuokaze por reprezenti tiun sencon de komparo inter geuloj la angla pli bone funkcias: "she's our best teacher". Pro scivolo kiel vi dirus per same simpla frazo, se vi celus indiki komparon nur inter virinoj? Nu, tio, mi pensas, estas ecoj de la lingvoj... Ni ne devus atendi, ke Esperanto estu cxiam tro preciza kaj nepre unusenca... Se necesas, ni ekspliku per pliaj vortoj. Evidente la lingvo-sistemo ne fusxus se gxi dekomence havus tiun maniero funkcii. Tamen fojfoje sxajnas al mi, malsperta e-isto, ke tiun celatan sxangxon oni iom radikale volas kauxzi. Evidente mi ne parolas pri iu ajn revulo, mi parolas gxenerale. Nu, alia revulo (mi ne memoras la nomon! Pardonon!) diris, ke en Usono nuntempe oni parolas pri "sxi estas aktoro". Tio surprizis min!... Cxu la usonanoj ja uzas nuntempe ion kiel "she's an actor"? Aux "she is our best actor"? Estas mia sperto, ke denaskaj ruslingvanoj kaj > germanlingvanoj sentas, ke uzi "aktoro" por aktorino estas iasenca > maladekvata priskribo de la personino. Kiam vi diras "maladekvata", cxu vi celas diri "acxa senco"? Antauxdankon pro via atento kaj respondo, Arnold! (Aux cxu vi preferas "Victor/Viktoro"?) Respekte, Fernando