Je 12/21/07, Renato: > Bernhad (citante): >>Fundamenta estas nur la verba senco „planti". [Sergio >>Pokrovskij] >>... >>plantajxo
>>Vegetajxo plantita aux plantata aux plantota > Unuarigarde mi estas konsenta kun Pokrovskij. Ne > shajnas al mi eble ke la uzo shanghu la Fundamenton. > Mi ech dubas, ke la Akademio per solena decido de > du trionoj rajtus shanghi ghin. La Akademio ŝajne ne findecidis pri ĉi tio. Unuflanke ni vidas la kontraŭfundamentan substantivan PLANTOn; tamen aliflanke, poste la Akademio oficialigis la vorton "vegetalo", kiu devas malŝarĝi la planton de la nefundamenta signifo "kreskaĵo, vegetaĵo" kaj kiu kreas la tradician simetrion inter la regnoj minerala, vegetala kaj animala. -- Sergio
