De: "Luiz Portella" <[EMAIL PROTECTED]> mi trovis eble en pli ol dek lokoj "planto" anstataŭ "vegetaĵo". ĉu mi ŝanĝu ĉiujn ilin? mi ne multe konas pri kampo, tamen nur bananujo nepre estas plantaĵo, ĉu ne? mi taksas vorton vegetaĵo pli taŭga ol vorton planto, por ĉiuj.
planto 1. La ago planti (= plantado) kaj ĝia rezulto (= plantaĵo): ofte nur la infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris [3]. 2. = Vegetaĵo. Rim.: Ĉi tiu senco de la substantivo planto ne estas fundamenta [Fundamenta] aŭ oficiala. Fundamenta estas nur la verba senco „planti“. [Sergio Pokrovskij] ... plantaĵo Vegetaĵo plantita aŭ plantata aŭ plantota: li opiniis necesaj ... plia rilata demando: Ĉu meti EVI ĉe planto "2"? la kapvortoj daŭra planto kaj nedaŭra planto referencas al planto "2", ne nur uzas la vorton. mi ne trovis ĉi diskuton per Google, eble ĝi ankoraŭ ne okazis. -- Luiz Portella ------ fino de la citajxo ----- Dankon, Luiz, pro la atentigo pri tiu plia problemo de baza radiko. En la UV // http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html: plant' planter | plant (vb.) | pflanzen | сажать, насаждать | sadzić. La Rim. en ReVo tekstas: "... Fundamenta estas nur la verba senco „planti“. [Sergio Pokrovskij]". Sergio do konkludis de la verbaj tradukoj en la UV al la baza formo de la Ea vorto kiel verba. Laux Bertilo tio estas forta indiko, sed *ne nepra* argumento. En lia aperonta artikolo en E-ologio li i.a. montros (se mi bone komprenis), ke baza formo de la Ea vorto povos esti substantiva, ecx se la etno-lingvaj tradukoj en la F-to estas verbaj. La Ak-a Vortaro indikas kiel "bazformo" *planto* !! // http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html Nomura havas nur unu Z-an citajxon cxe "nova" 3, p. 266: "plantidoj novaj cxarme kreskis supren" (Ifigenio 2a eld. 1921, p. 8). Laux PIV2002 o-vorto (tamen informas plant-i = F-ta). GWED 1999 ne estas tute klara ("malofte ankaux") kaj GWDE 2007 Pflanze [la kreskajxo mem] = planto, pflanzen = planti, Pflanzen [la ago] = plantado (laux GWDE 2007 krome planto (la ajxo) kaj vegetajxo ne estas sinonimaj, sed vegetajxo estus supernocio pli vasta de planto (pli malvasta) ). Mi tre forte supozas, ke german-lingvaj E-istoj preskaux nur diras planto por la ajxo (do baza formo = subst.) anstataux plantajxo. Tiu similas al la germana substantivo (multe pli ofta ol la verbo) kaj egalas al tio, kion ili trovas en la Ak-a Vortaro, la germanaj Eo-vortaroj (kaj kp. Ifig. plantido, *ne* plantajxido). Kiel estas en aliaj lingvoj? Cxu ReVo plian fojon semas nenecesan dubon kaj disdialektigxas for de la libroformaj vortaroj kaj fakta uzo? Sincere Bernhard
