-- Alexander Shlafer skribis:
>Wieland Pusch:
> 
>> Nun aktuala datenbazo estas en
>
>Estas certa ironio en tio, ke kunlaboranto de ReVo
>(en kiu oni trovas konvinkan eksplikon de tio,
>kial la radiko "datum-" estas preferinda) tamen
>uzas formon kun "daten-".

tio estas nenio, se oni trovas similaĵon ne en retletero de alia
kunlaboranto, sed en ReVo mem... tial mi enketas:

mi trovis eble en pli ol dek lokoj "planto" anstataŭ "vegetaĵo". ĉu mi
ŝanĝu ĉiujn ilin? mi ne multe konas pri kampo, tamen nur bananujo nepre
estas plantaĵo, ĉu ne? mi taksas vorton vegetaĵo pli taŭga ol vorton
planto, por ĉiuj.

planto

1.
 La ago planti (= plantado) kaj ĝia rezulto (= plantaĵo):  ofte nur la
infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris 
[3].

2.
= Vegetaĵo. 
Rim.:  Ĉi tiu senco de la substantivo planto ne estas fundamenta aŭ
oficiala. Fundamenta estas nur la verba senco „planti“. [Sergio
Pokrovskij]

...

plantaĵo

 Vegetaĵo plantita aŭ plantata aŭ plantota:  li opiniis necesaj ...

plia rilata demando:

Ĉu meti EVI ĉe planto "2"? la kapvortoj daŭra planto kaj nedaŭra planto
referencas al planto "2", ne nur uzas la vorton.

mi ne trovis ĉi diskuton per Google, eble ĝi ankoraŭ ne okazis.

--
Luiz Portella

Nova internacia libroservo:
http://www.pentuvio.com/

Rispondere a