Je 12/22/07, Marc: [...]
> Tre trafa rimarko. Iuj komplikas nian vivon pro ilia neracia > malakcepto, ke persono estus referencebla per la sama pronomo kiel > ajxoj aux bestoj. Mi tamen preferas uzi la neuxtr(igit)an "li" > cxi-kuntekste, cxar, kvankam iuj lingvoj tre bone elturnigxas kun > nur unu triapersona pronomo, distingo inter persono/nepersono > sxajnas al mi ofte utila rimedo por eviti ambiguecon. Tute simile la distingo inter "li" kaj "ŝi" estas egale utila. Jen reala frazo el rusa romano, kiu priskribas la unuan renkontiĝon de geamantoj: "Kelke da tempo ili iris silente. Subite ŝi diris: ...". Mi povas kompreni, ke iu unika universala pronomo triapersona estus logike pli sistema (mi uzas "ĵi" tiusence, kiu estas egale simila al "ŝi" kaj "ĝi"). Tio estus konforma al la kutimo de grandega multo da lingvoj -- uzbeka, persa, hungara ... Sed se oni lasas pluron da tiaj pronomoj, oni prefere lasu ilin senŝanĝe. -- Sergio
