Renato:

>Kelkaj geniaj aferoj, kiel la uzo de "li-shi" au' "shi-li" por la
>tria persona pronomo povus helpi [bonvolu rimarki ke tiu formo ne
>rompas iun ajn regulon de Esperanto. Temas pri kunemto kiel
>"pli-malpli"]. G'i estis proponata de Jouko Lindstedt. Persone mi
>preferus uzi "g'i" [per strec'o de la regulo: kiam la sekso ne estas
>konata au' ne estas grava], sed ree la forta kunligo en la menso de
>la parolantoj de difinitaj lingvoj (ne la latinidaj c'i-foje) inter
>la neu'tra pronomo kaj aj'oj malpermesas tion.

Tre trafa rimarko. Iuj komplikas nian vivon pro ilia neracia malakcepto, ke 
persono estus referencebla per la sama pronomo kiel ajxoj aux bestoj. Mi 
tamen preferas uzi la neuxtr(igit)an "li" cxi-kuntekste, cxar, kvankam iuj 
lingvoj tre bone elturnigxas kun nur unu triapersona pronomo, distingo 
inter persono/nepersono sxajnas al mi ofte utila rimedo por eviti ambiguecon.

Kore,

Marc


Rispondere a