> mi ghis
> nun ne sukcesis trovi unu homon, kiu kapablus rezoni sendepende de la
> kategorioj de la propra lingvo. Se oni rakontas al europanoj, ke araboj
> distingas inter virio kaj virino en la duapersonaj pronomoj, kutime la reago
> estas: Ahh! Mi sciis, ke tiuj araboj estas sovaghuloj, kiuj mistraktas
> virinojn! Se oni diras, ke la samon faras ankau' la hebrea, tiam la respondo
> estas gapanta miro: kiel tio povas esti? La israelanoj ja apartenas al la
> okcidento!
>
> Kaj tiel plu

Do, mi nun falsigas vian universaligon, ĉar mi NE scias ke "tiuj araboj", "iuj
araboj" aŭ "ĉiuj araboj" sovaĝulas, nek ke "la" israelanoj apartenas al la
"okcidento". Fakte, mi ofte demandas, "Kio estas tiaj 'okcidentaj' ĵurnalistoj
k.s. pri kiuj oni emas paroli sed neniam difinas?" Ĉu japana ĵurnalisto en
Afriko "okcidentas"? Ĉu ajnua ĵurnalisto en Rusujo japanas? Ĉu fotografisto aŭ
tradukisto en ĵurnala teamo ĵurnalistas? Ne nur mi: La mondo ozas je homoj
kiuj dubigadas, kritikadas kaj eskapadas kategoriojn. La oftaj debatoj inter
la revularo pri signifoj kaj tradukoj atestas ilian volon kaj povon kompreni
aliĉies kategoriojn. Krome, esploroj pri la difektoj de la homa rezonado
(ekzemple tiuj de Tversky kaj Kahneman) neniam trovas (laŭ mia lego) ke neniu
povas ĝuste rezoni. Ecoj de la lingva problem-esprimo povas influi la onon de
misrezonado, sed ne pliigas tiun onon al 100%. Simile pri esploroj (ekzemple
de E. Loftus) pri efikoj al memoroj kaj esploroj (ekzemple de Sudman kaj
Tanur) pri efikoj al enket-respondoj.

Rispondere a