Bernhard:
> cxu iu konas la retan vortaron Traperko
> // http://www.traperko.net/?lang=epo <http://www.traperko.net/?lang=epo>
> Kiuj estis la auxtoroj? Kion vi pensas pri gxi? Cxu tauxga por via 
> cxiutagaj bezonoj?

mi konis nur pro:
   multlingvaj tradukvortaroj en interreto / pavla dvořáková.
   - en: kaest 2006, lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj.
   - kava pech, 2007.
tie oni legas, ke auxtoras martin wiss el svedio.

la grafiko de traperko estas simpla kaj tauxga (krom stranga ripeto de 
trovitaj kapvortoj).  mi delonge insistas por simila plenvorta 
evidentigo de "difino" "ekzemplo" kaj similaj partoj en revo. 
pripensindas ankaux, cxu ni ne imitu la defaultan sercxadon de cxio 
enhavanta la sercxesprimon "perko" -> "perko" "perkoformaj" "perkolati"...

la esperanta enhavo kun difinoj estas videble prenita el revo kun ioma 
prilaboro.  anekdote p. dvořáková diras ke "traperko havas unu 
specifajxon: gxi listigas unuopajn difinojn de la vorto kune kun 
modela frazo", kaj lauxdas ke "la difinoj estas mirige detalaj [...] 
cxe la verbo 'kanti' oni diferencigas, cxu kantas homo aux birdo, cxu 
temas pri figura senco aux biblia senco..." sed videble la kvar 
difinoj estas rektaj prenoj el revo kaj tra gxi el pv 1934.  nur la 
mencioj "(homo)" "(birdo)" kaj "(lauxdi)" cxe la sencoj 1 2 kaj 4 
estas prilaborajxoj.  probable la aliaj, sendifinaj kapvortoj, kia 
"perkolati" venas el aliaj fontoj.

nuntempe estas relative simple deprunti la enhavon de kopipermesa reta 
vortaro kaj rearangxi gxin sub alia fasado (alia ekzemplo: 
http://vicerveza.homeunix.net/~viric/cgi-bin/Dict sxajne nunmomente ne 
funkcianta).  por esperanta enhavo ekzistas pluraj fontoj tradukaj, 
sed ne tiom da fontoj unulingvaj kun difinoj kaj ekzemploj, fakte nur 
revo kaj kelkaj instruaj aux fakaj vortaretoj.

jxeromo

Rispondere a